?

Log in

No account? Create an account
Previous Entry Share Next Entry
Paradokso de Python
bukvodel




Dum nova diskurso mi diris ion kio chagrenis multe da homoj: ke vi povas obteni pli klarajn programistojn por labori sur Python'a projekto ol sur Java projekto.


------------


Mi ne subkomprenis ke Java'aj programistoj estas malingheniaj. Mi subkomprenis ke Python'aj programistoj estas ingheniaj. Lerni novan programlingvon estas granda laboro. Kaj homoj ne lernas Python char ghi havigos laboron al ili; ili lernas ghin char ili vere shatas programi kaj ili ne estas sataj pri la programlingvoj kiujn ili jam posedas.


------------


Tio faras ilin ghuste tian tipon de programistoj kian firmaoj devus voli dungi. Kawze de manko de pli bona nomo, mi nomigos tion la paradokso de Python: se firmao elektas skribi sian programado en kompare esotera programlingvo, ili eblos dungi pli bonajn programistojn, char ili altiros nur tiujn kiuj ?zorgas sufiche por lerni ghin. Kaj por programistoj la paradokso estas ech pli eksplicita: la programlingvo por lerni, se vi volas obteni bonan laboron, estas programlingvo kiun homoj ne lernas nur por obteni laboron.


------------


Nur kelkaj firmaoj estis sufiche ingheniaj por kompreni tion ghis nun. Sed tie ankaw estas selektado: ili estas ghuste tiaj firmaoj por kiuj programistoj volus labori. Google, ekzample. Kiam ili ofertas laborojn pri Java, ili ankaw volas sperto pri Python.


------------


Mia amiko kiu scias preskaw chiujn larghe?vaste uzatajn lingvojn uzas Python por la plimulto de siaj projektoj. Li diras ke la chefa kawzo estas tio ke li shatas kiel fonta kodo aspektas. Tio povus aspekti frivola kawzo por elekti lingvon. Sed tio ne estas tiel frivola kiel tio aspektas: kiam vi programas, vi pasigas pli multe da tempo legante kodon ol skribante ghin. Vi movas grumelojn da fonta kodo kiel skulptisto ?movas grumelojn da argilo. Tial lingvo kiu igas fontan kodon malbela estas frenezanta ?al postulema programisto, kiel grgilo plena de buloj estos ?al skulptisto.


------------


Che mencio de malbela fonta kodo, homoj certe pensus pri Perl. Sed la surfaca malbeleco de Perl ne estas la speco kiun mi subkomprenas. Vera malbeleco ne estas sintakso kiu aspektas kruda, sed neceso konstrui programon el malkorektaj konceptoj. Perl povas aspekti kvazaw shvitanta bildstria rolulo, sed estas okazoj kie ghi superas Python koncepte.


------------


Ambaw lingvoj certe estas movantaj celoj (angl. moving targets). Sed ili dividas, kune kun Ruby (kaj Icon, kaj Joy, kaj J, kaj Lisp, kaj Smalltalk) tion ke ili estas kreitaj de, kaj uzataj de homoj kiuj vere zorgas pri programado. Kaj chi tiuj emas programadi bone.


Awgusto 2004


Awtoro -- Paul Graham


Originalo -- Writing, Briefly

  • 1
(Deleted comment)
И ещё раз спАсибо!

  • 1