?

Log in

No account? Create an account
Previous Entry Share Next Entry
Kopiu Tion Kion Vi Shatas
bukvodel

Kiam mi estas en mezlernejo (grad school) mi malshparis multe da tempo imitante malbonajn verkistojn. Tio kion ni studis dum lekcionoj de la Angla pleje estis belliteraturo, tial mi supozis ke chi tio estis la plej alta formo de verkado. Eraro numero unu.

La rakontoj kiu shajnis la plej admirindaj estis tiuj en kiu homoj suferis je komplikitaj manieroj. Io ridinda aw pasiiga estis *ipso facto* suspektinda, esceptinte ke ghi estis sufiche malnova por esti malfacila por kompreni, kiel Shakespeare or Chaucer. Eraro numero du.

Shajnis ke ideala ilo estis rakonto, kiu, kiel mi eklernis de tiu tempo, havas sufiche mallongan vivon, pli-malpli kongruantan kun la vivo de la jhurnalo. Sed char ilia dimensio faris ilin perfectaj por uzado dum lekcionoj en kolegio (high school), ni legis multe da ili, chi tio faris la impreson ke rakontoj prosperas. Eraro numero tri.

Kaj char ili estis tiel mallongaj, nenio devis okazi; vi povis nur montri hazarde tranchitan trancajon de vivo, kaj tio estis konsiderata progresinta. Eraro numero kvar. Rezulte mi scribis multe da rakontoj en kiuj nenio okazas krom tio ke iu estis malfeliche law maniero kiu aspektis profunda.

En kolegio filozofio estis mia fako dum la plimulto da tempo. Mi estis tre impresita per la artikoloj publikighitaj en filozofia revuoj. Ili estis tiom bele kompostitaj, kaj ilia tono estis ghuste charmante-alterne neglektema kaj "troo de bufero"'a teknika (just captivating—alternately casual and buffer-overflowingly technical). Karulo estus promenanta lawlonge strato kaj subite ?modality qua modality? eksaltus sur lin. Mi neniam tute komprenis chi tiuj artikolojn, sed mi opinis ke mi atignos chi tion poste, kiam mi havos tempon por relegi ilin pli atente. Samtempe mi penegis imiti ilin. Chi tio, nun mi povas vidi, estis kondamnita enterpreno, char efektive ili ne diras ion. Ekzemple, neniu filozofiisto iam refutis alian, char neniu diris ion sufiche definitan por esti refutata. Kompreneble, miaj imitajhoj ankaw ne diris ion.

En supera lernejo (grad school) mi malshparis tempon imitante la malkorektajhojn. Tiam estis moda tipo de programo nomata "spertuma sistemo" (angl. expert system), en ghia internajho estis io nomata "dedukta movilo" (angl. inference engine). Mi rigardis al tio, kion ili faris, kaj pensis "Mi povus scribi chi tion je unu mil linioj de kodo." Kaj tamen eminentaj profesoroj scribis librojn pri ili, kaj ekfirmaoj (startup) vendis unu kopion kontraw jara salajro Kia shanco, mi pensis; chi tiuj impresajhoj shajnis facilaj al mi; mi devas esti sufiche lerta. Malvere. Chi tio estis simple modo. La libroj kiujn profesoroj scribis pri spertumaj sistemoj nun estas ignorataj. Ili ech ne estis sur vojo al io interesa. Kaj la kliento pagantaj tiom multe kontraw ili grandparte estis la samaj registraraj agentejoj kiuj pagis milojn por shrawbiloj kaj tualetaj seghoj.

Kiel vi povus escapi kopii la malkorektajhojn. Kopiu nur tion kion vi vere shatas. Tio savus min je chiuj tri kazoj. Mi ne ghuis la rakontojn kiujn ni havis legi dum la lecionoj de la Angla; Mi lernis nenion el pilozofiaj presajhoj; mi mem ne uzas spertumajn sistemojn. Mi kredas ke ili estis bonaj char ili estis admirataj.

Povas esti malfacile disigi tion kion vi shatas de tio kio impresas vin. Unu truko estas ignori fasadon. Ciam kiam mi vidas pentrajhon imprese penditan en muzeo, mi demandas min: kiom mi pagus por ghi se mi provus ghin che garagha disvendado, kota kaj senkadran, kaj ne savante kiu petris ghin? Se vi promenus chirkaw muzeo provante chi tiun eksperimenton, vi trovus ke vi akiras iajn vere frapantaj rezultojn. Ne ignoru chi tiun opinion nur char ghi estas ekstrema (outlier).

Alia maniero por klarigi kion vi shatas estas rigardi al tio kion vi ghuas kiel hontaj plesuroj. Multe el tio, kion homoj shatas, speciale se la homoj estas junaj kaj ambiciaj, ili shatas precipe pro la sensajho de virto pri shati ilin. 99% el la homoj legantaj Ulysses pensas "Mi legas Ulysses" kiam ili faras tion. Honta plezuro estas almenaw pura plezuro. Kion vi legas kiam vi ne volas senti vin virta? Kian tipon de libroj vi legas kaj sentas vin malghoja char nur unu duono restas, anstataw esti impresita ke vi tralegis ghis la mezo. Chi tion vi vere shatas.

Ech kiam vi trovas veraj bonajhojn por kopii, estas alia gvatejo kiu devas esti evitata. Estu evitema por copi tion kio faris ilin bonaj, sed ne iliajn difektojn. Estas facile esti entrenata en imiti difektojn, char estas pli facile vidi ilin, kaj kompreneble ankaw kopii. Ekzemple, la plimulto da pentristoj dum la 18 kaj 19 jarcentoj uzis brunumajn kolorojn. Ili imitis la grandajn pentristojn de la Renesanso, kies pentrajhojn en tiu tempo estis brunaj pro koto. Tiuj pentrajhoj nun estas purigitaj, malkashantaj brilajn kolorojn; iliaj imitajhoj kompreneble estas brunaj ghis nun.

Hazarde, pentrado estas tio, kio kurachis min de kopii la malkorektajhojn. Che la mezo de mia edukado en supera lernejo mi decidis ke mi volas provi esti pentristo, kaj la mondo de arto estis tiom evidente putrigita ke ghi ?snapped the leash of credulity. Tiuj homoj faris profesorojn de filozopio aspekti tiom skrupulaj kiom matematikoj. La elekto inter fari bonan laboron xor (logika malinkluziva awo) esti enulo (insider) estis tiom evidenta ke mi estas devigita vidi la distingon. Iugrade chi tio cheestas preskaw en chiu fako, sed mi povis ghis tiam eviti renkonti tion.

Chi tio estas unu el la plej valoraj faktoj kiujn mi lernis el pentrado: vi devas klarigi por vi mem kio estas bona. Vi ne povas konfidi awtoritatulojn. Ili mensonghos al vi pri chi tio.

Junio 2006

originalo -- Copy What You Like